Showing posts with label Esperanto. Show all posts
Showing posts with label Esperanto. Show all posts

Wednesday, May 05, 2010

Permesi

Paĉjo permesas
Du bestojn maksimume
Por nia domo

Tuesday, May 04, 2010

Ĉantaĝi

La nubo penas
ĉantaĝi la sunon;
Sed suno brilas.

Thursday, September 03, 2009

Kuketoj

"Haltu!"

La knabino rigardis ĉien. "Kiu diris tion?"

"Saluton, Rosa. Mi havas demandon al vi. Kie estas la kuketojn?"

"Panjo! La kuketoj estas sur la telero, ĉu ne?"

"Ne. La telero estas malplena. Ĉu la kuketoj forparolis?"

"Ho, panjo. Tio estas fola. Ebla mia frato manĝis ilin?"

"Ĉu vi pensas ke via frato manĝis la kuketojn? Ĉu vi estas certa? Pensu zorge."

"Mi ne scias, panjo. Eble la hundido?"

"Rosa, mi estas via patrino. Ĉu vi mensogas al mi?"

"Ummmm... ne?"

"Rosa, rigardu viajn manojn."

Rosa estis surprizita trovi ke siaj manoj estis kovritaj kun ĉokolado.

"Ho, panjo! Kial ĉokolado kovris miajn manojn?"

"Eble ĝi okazis kiam vi manĝis la kuketojn."

"Sed... sed..."

"Rosa. Memoru min. Kiu estas pli malbona? Se vi manĝus la kuketojn? Aŭ se vi mensogus al mi?"

Rosa hezitis. "Mensogado estas pli malbona. Panjo! Bonvolu pardonu min! Mi manĝis la kuketojn. Mi manĝis ĉiom la kuketojn. Ili estis tre vere bongustaj! Mi bedaŭras."

"Do, vi manĝis kuketojn KAJ vi mensogis al mi. Kion vi pensas ke mi farus pri tio, Rosa?"

Rosa belete ridetis. "Vi forgesos ĝin?"

La patrino levis unu brovon.

Rosa mallevis sian kapon. "Vi faros pli kuketojn, kaj mi helpos vin. Sed mi ne manĝos iu ajn kuketojn."

"Jes, mi akordas."

Rosa ekhelpis sian patrinon kuiri pli kuketojn. Sed ŝi estis malĝoja. La patrino vidis la vizaĝon de sia filino, kaj sia koro ploras.

"Rosa, eble vi povas havi UNU kuketon."

"Ho, panjo! Dankon! Vi estas la plej bona panjo ĉiam!"

La patrino ridis. "Jes, karo. Mi estas. Memoru tion kiam vi volas mensogi."

"Jes, panjo, mi memoros!"

La patrino kaj la filino manĝis la kuketojn. Rosa eĉ savis iujn por sia frato.
---
© Matthew Bacon

Creative Commons License

---

Al Ganymeder: Dankon por la bona ideo de fikcietojxauxdo.
Al Esperantistoj: Mi ankoraŭ lernas Esperanton. Do, se mia esperanto ne estas korekta, mi estas ĝoja ricevi helpon.

Tuesday, June 24, 2008

Klementine

Mi deziras ludi sonojn en la paĝo. Do, mi recordis kanton, alŝutis la dosieron, kaj lernis la kodon ludi ĝin en la paĝo. Mi pensas... Kaj mi bedaŭras pri mia voĉo. Mi konas, ke mi bezonas praktikadon. Sed por nun...






En kanjono, ĉe la mino
Esti povas iu ajn.
Labor-mastro estis patro
De l' filino Klementine.

Ho, mia kara, mia kara,
mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.

Elefante ŝi gracias,
Pezas kvazaŭ longa trajn'.
Pakaĵ-kesto – taŭga vesto
Por pied' de Klementine.

Ho, mia kara, mia kara,
mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.

Anasidojn al rivero
Kondukante, laŭ verŝajn',
Falis glite, kaj subite
Subakviĝis Klementine.

Ho, mia kara, mia kara,
mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.

Savi emis l'amatinon.
Riska tamen – tiu gajn'!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementine.

Ho, mia kara, mia kara,
mia kara Klementine.
Malaperis por ĉiame,
Bedaŭrinde, Klementine.